Hodiaŭ mi vizitis hariston, kiu iom tondis miajn harojn. Mi ankoraŭ volas havi nelongajn kelkatempe. Krome, mi iom prilaboris kristnaskajn donacojn. Ne okazis multo, kaj tio estas en ordo. 
lang_eo
Freŝdate mi ekvolis fari patkukojn. Kaj do mi faris patkukojn! 
Ekzistas diversaj specoj de patkukoj, tradicie farataj en diversaj landoj. Ĉi-foje mi sekvis hazarde trovitan francan recepton por la maldika franca speco de patkukoj (tie nomata crêpes). 
La recepto estas tre simpla, kaj la teĥniko ne estas tre malfacila… sed la tempo! La tempo! Mi facile forgesis, ĉar mi ne faras ilin ofte, ke oni pasigas horojn starante apud la kuirilo, verŝante paston, kaj fritante, unu post unu, la patkukojn. 
Dankinde, ili tre bongustis! Mi servis kun kirlita kremo, framboj, mirteloj, kaj dolĉa kroata siropo, kiun mi ricevis donace, kaj kies enhavo estas por mi mistero, ĉar mi ne parolas la kroatan. 

Ŝajnas al mi, ke fagopira pasto estas multe pli rompiĝema. Dum mi knedis la paston, ĝi emis fendiĝi, dum pasto el sola spelto restus en unu glata peco. Sed ĝi ankaŭ malpli gluiĝis al mia mano, kio estis tre agrabla afero. Kaj fine mi povis platigi ĝin tute senprobleme. Mi pensas, ke sekvafoje mi uzos similan miksaĵon.

#lang_eo #kuirado #kuirarto #maco #taglibro #vivo
Hodiaŭ mi refoje vizitis mensokuraciston. Reirante hejmen, mi vidis tre belan policanon, en la senco de profesia impreso. Ĝi staris senmove apud granda reklama afiŝo, vestita en polica uniformo, manoj sur koksoj, kaj memfide observis la stacion. Komence mi pensis, ke ĝi estas nur granda pupo, sed post kelkaj sekundoj ĝi moviĝis! Kia bona stilo! Se mi estus krimulo, mi ne kuraĝus ŝteli! 
Post mia reveno, familiano helpis min instali novajn ĉambrajn lumilojn anstataŭ tiuj, kiuj ne plu lumas. La novaj havas plaĉan aspekton. Espereble ili lumos longe. 
Hodiaŭ mi publikigis novan rakonton kun la nomo »Mortanĝelo«. Ĝi temas pri verkisto, kiu pasigas siajn lastajn momentojn per lukto kontraŭ tempo, strebante fini sian lastan strekon antaŭ sian lastan spiron, antaŭ ol la mortanĝelo lin forprenos. 
Mi pensas, ke la rakonto bone akordas verdan teon aŭ cikorion. Agrablan legadon. 
Ĉu vi scias, kiel oni nomas vespermanĝon inter samideanoj?
:gutkato_manĝilaro:
Vesperanto! 
Hodiaŭ mi iom tradukis, iom studis, iom ordigis, kaj ankaŭ bakis macon, kiun mi manĝis kun Olomoŭcaj kazeetoj. (Temas pri speco de kazea fromaĝo, konata pro sia forta odoro, kvankam certe ekzistas pli fortodoraj fromaĝoj en la mondo.) 
Mi ankaŭ komencis legi libron. Eble mi provu ĝin traduki dume? 
Saluton el vagonaro! Hura, vagonaroj! 
Hodiaŭ mi vizitis mensokuraciston. Ni priparolis mian perceptadon de senco, motivo, ĝojo kaj volo en faroj. Ni ofte uzis Esperanton kiel pozitivan ekzemplon; bedaŭrinde (sed iusence ankaŭ dankinde), plejparto de mia vivo ne estas Esperanto.
Mi pli atentu kaj komparu la negativajn ekzemplojn, je kiuj tiuj gravaj aferoj mankas. 
Mi ne povis dormi longe kaj bone, sed tio ne malhelpis min hodiaŭ. Mi ankaŭ ne manĝis tre sane kaj regule (kutime), kaj eble ankaŭ pro tio mi sentis min iomete naŭziĝinta poste. Dankinde, tio sufiĉe pasis sufiĉe rapide. :gutkato_naŭza:
Je la bona flanko, mi provis unuafoje »ĝuste« pretigi japanan muelitan verdan teon hodiaŭ (jam muelitan). Mi rigardu poste, kiel oni ĝuste nomu ĝin en la japana (kaj kiel en Esperanto). Ĝi estis bongusta. Sed mi ne certas, ĉu ĝi helpis aŭ malhelpis la stomakon.

Hieraŭ mi manĝis salmon kun verdaj fazeoloj kaj terpoma kaĉo! Tre bongusta manĝo, kaj onidire bona por resaniĝo. Tusado jam maloftiĝis, doloro malaperis, kaj mi komencas repreni perditan forton. Resaluton, vivo! 
… adiaŭ, lito. 
Pulvosuĉado datumbaza sukcesita! postgres rimarkeble plirapide respondas petojn, nun; kia afabla datumbazo! Mi esperas, ke Mansardo Jamada
iom plirapidos, ol freŝe, kaj ke tio daŭros bone. :kato_sur_polvosuĉilo:
Ĉiuokaze, mi ideas manieron densigi/rapidigi la datumbazon eĉ plu. Estos ĉirkaŭpaŝo amuza kaj sagaca, miaopinie. Mi prilaboros tion alitage, sed farinte ĝin, mi nepre fanfaronos priskribos la ĉirkaŭpaŝon!
Ankaŭ ideas manieron pliprecizigi tekstserĉadon; sed tio ankaŭ estas por alia tago. Tiom da planoj!
Ve, retserĉado estas tute fuŝita jam, ĉu ne?
Antaŭ iuj jaroj — eble eĉ du! — oni povis serĉi pli-malpli ajnan hazardan frazon, kaj tuj trovis aliulon dirantan la tutsaman aferon!
Nun? Vi devus tre bonŝanci, trovi rezulton kun eĉ tri vortoj el via serĉomendo, kaj tamen la senco/esprimo de tiu rezulto neniel akordus vian mendon!
Verŝajne, la nova serĉilo estas aliaj homoj! Espereble, viaj amikoj fidindas!
Nu, mi finfine aŭskultis la muzikan albumon Verdstelaro de @autumn_64. Jen eta recenzo do. :gutkato_kapaŭskultiloj:
La albumo estas malgranda; ĝi konsistas el ses pecoj. Tri estas originalaj kantoj, du estas senvoĉaj versioj de iuj el tiuj kantoj, kaj la lasta estas (ankaŭ senvoĉa) kovro de alia kanto, kiu venas de televida seriaĵo, se mi bone komprenis. 
Muzike, ĝi ŝajnas bone farita al mi. La speco de muziko domaĝe ne tre plaĉas (nek tre malplaĉas) al mi, kaj do mi ne povas bone taksi ĝin. La kantoj ne havas multajn tavolojn; la aŭtoro ludas melodion per kelkaj muzikiloj kaj eble kantas dume. Se mi ĝuste aŭdis, unu kanto uzas ĉefe pianon, du uzas ĉefe gitarojn, kaj la kovra uzas (tre tre belsone) ĉinajn muzikilojn. Ili kunfunkcias kaj sonas bone. 
Du el la kantoj estas emociaj, kaj esprimas amon kaj sopiron je iu persono; la tria estas gaja kaj festa, kaj mi trovis ĝin agrable amuza. Por mi la tekstoj eble estas iom tro nerimaj, kaj foje impresas iom malflue, sed ili bone akordas la muzikon. Arte, plej plaĉas al mi la teksto de »En ĉia kor’«, ĉar ĝi esprimas ideojn malpli rekte, sed ne tro konfuze. 
Lingve, bedaŭrinde, ĝi havas kelkajn misojn: plej grave gramatikan eraron kaj kelkajn malfaciligajn trovortojn. Tial mi ne opinias ĝin bona senpripensa lingvo-spertilo por lernantoj. Alizorge, la aŭtoro fojfoje elparolas vokalon tiom mallonge, ke ne klaras al mi, ĉu ŝi nur mallongigis la silabon, aŭ tute forgesis meti ĝin, sed dankinde la muziko ne vere diktas silabo-kvanton. Krome, ĉio ŝajnas en ordo. 
Tre grave, la albumo eldoniĝis sub libera permesilo (CC BY 4.0); vi do povas libere aŭskulti kaj kunhavigi ĝin, kaj ankaŭ krei derivitajn verkojn. Tio estas socie laŭdinda afero, kaj ni esperu havi pli kaj pli da tiaj artaĵoj! 
Resume, se vi hezitas, vi provu! Ni esperu, ke Moniko eĉ pli riĉigos sian diverslertan esprimadon kaj alĝustigos sian reklamadon en sia venonta kanto »Ĝia nomo estas Federujo«. 
#lang_eo #albumoj #arto #aŭskultado #Esperanto #muziko #recenzo #recenzoj
Hodiaŭ mi faris salaton, kunumis vizitantojn, kunumis samideanojn en ĉiusemajna renkontiĝo, kaj helpis ornami kristnaskan arbon. Kaj ankoraŭ restas iom da laboro! Mi lasus ĝin al morgaŭ, sed mi povas fari ĝin hodiaŭ, do mi rapide faros tion kaj dormos. 
— Do kiu povas esti savita?
— Kiu skribas ŝelskripton anstataŭ C-programon, tiun Sankta IGNUcio savos.
#lang_eo #programado #unikso #gnu #linux #lignukso
gpg> edituidNevalida komando (provu per "helpo")gpg> helpoNevalida komando (provu per "helpo")gpg> helpquit forlasi ĉi tiun menuonsave skribi kaj finihelp montri ĉi tiun helpon
watch estas iom malica programo! mi neniam certas, kiel kaŝeti ĉion! do mi simple reprovadas la saman aferon milfoje…
$ watch bash -c 'du /tmp/*.mp4'$ watch find /tmp -name '*.mp4' -exec du {} \;$ watch find /tmp -name '*.mp4' -exec du {} \\;$ watch find /tmp -name \'*.mp4\' -exec du {} \\;$ watch bash -c 'kontrol() ( find /tmp -name "*.mp4" -exec du {} \; 2>/dev/null); kontrol'
kaj neniu funkcias. freneziĝas! mi freneziĝas!!!
$ echo 'kontrol() ( find /tmp -name "*.mp4" -exec du {} \; 2>/dev/null); kontrol' > /tmp/kontrol.sh$ watch sh /tmp/kontrol.sh
tio plifacilis.
Al ĉiuj malesperantaj esperantistoj Usonaj: Ne forgesu, ke vi havas samideanojn ankaŭ en Rusujo kaj Ĉinujo! Vi almenaŭ persistos. 
FILINO de DRAKUL'
AI- kreita #cyberpunk kanto pri la filino de Drakulo. #Muziko de Suno, teksto de ĉiamneniam.
#music #musica #ai #KI #esperanto #musik #lang_eo

