lang_eo
Hodiaŭ mi finis purigadon de pli-malpli ĉiuj surfacoj en la dormoĉambro, krom la planko, kiu surhavas tro multajn sakojn da forigotaj vestaĵoj, kaj la interna fenestra breto, kie nun loĝas almenaŭ du malgrandaj araneoj. Araneaĵo estas tie jam dum tre longa tempo, sed ĝi ĉiam ŝajnas loĝata. :gutkato_ŝultrumas_disokule:
Kaj mi bezonas funkciigi malnovan aŭ aĉeti novan muson. Aŭ almeti tirkeston al mia labortablo. Mi ofte uzas eksteran klavaron kun mia klapkomputilo, sed estas ĝene ĉiufoje etendi manon post ĝin por atingi la tuŝplaton. Aŭ eble mi lernu pli multajn klavkombinojn. Aŭ eble mi faru ambaŭ; kial ne? 
@tennoseremel Mi ĵus rimarkis, ke mi ankaŭ maltrafis litotagon ĉi-jare!
Fojfoje dum gluto mi sentas graton. Espereble tio ne estas komenco de malvarmumo, KOVIM, aŭ alia #malsano. Sed ĝi povus esti. 
Hodiaŭ mi vespermanĝu fruktojn kaj legomojn, kaj longe dormu! 
Hodiaŭ mi vizitis mian kuraciston, unuafoje post multaj jaroj, por antaŭzorga kontrolo. 
Ĝi diris, ke por antaŭzorga kontrolo mi devas unue plani enoficigon, kaj rezervis novembran daton por mi. 
Sed almenaŭ oni tuj inokulis min kontraŭ tetanmalsano. Do ekde nun mi pli verŝajne mortos pro alia kaŭzo, ol tetanmalsano. 
Hodiaŭ mi poŝte sendis miajn harojn al bonfara organizaĵo, kiu espereble uzos ilin por fari hararojn por tumorviktimoj. Espereble la haroj sekure alvenos kaj longe ne estos bezonataj. 
Reirante hejmen, mi renkontis katon! Kutime katoj estas timemaj, sed ĉi tiu saltis de muro tuj apud mi, kaj trankvile min preteriris. 
Hodiaŭ oni volas refoje preni mian sangon. :gutkato_neŭtrala: Estas kulo ĉi tie! Fia kulo! 
Mi provis mortigi ĝin, sed mi maltrafis. Mi scivolas, ĉu araneoj utilas kontraŭ kuloj. Se jes, eble mi havas avantaĝon.
Sed mi ĉiuokaze volas gajni la batalon. Mi restu vigla, ĉar kredeble ĝi atakos refoje! 
Ho, kaj nun mi ankaŭ scias, kiun sangogrupon mi havas. 
Hodiaŭ mi plejparte okupiĝis de vizitantaj familianoj, kaj mi ankaŭ partoprenis ĉiusemajnan kunvenon, kie mi partoprenis interesan diskuton pri komputilaj bildkartoj. 
Nun mi instalas programon [Syncthing] sur komputilo por sendi dosieron al alia komputilo. Iam mi aĉetis poŝmemorilon por tiu celo, sed mi ne povas rapide trovi ĝin nun. Espereble transportado de dosieroj iutage iĝos pli facila. 
Hodiaŭ mi bakis macon kaj manĝis ĝin kun vinberoj, piro, kaj kapra fromaĝo. Iom poste mi manĝis biskvitojn kun kakalakto. Dume mi spektis filmetojn. 
Mi ĝuas ĉi tiun tagon, eble ĉar mi ne vagas sencele, sed mi faras aferojn, kiujn mi planis kaj antaŭĝojis fari. Jen bona ripoza tago! 
Kaj mi ankaŭ iomete revas. Kaj eble iomete bitludos. Kaj poste dormos. Ĉar mi iom antaŭĝojas ankaŭ pri la neripozaj tagoj. 
Hodiaŭ mi vespermanĝis bakitajn karotojn kun bulko kaj teŝana fromaĝo. Mi ne certis, kiom longe oni baku karotojn, sed 40 minutoj je 180 °C tute sufiĉis. 
Vejnoj de pluvo
sur la vitro
aŭtonaj koloroj
sub la griza
ĉielo
tra la pejzaĝo
ni esploras
senmove
aliajn mondojn
aliajn foliojn
aliajn memorojn
ĉiam vojaĝante
ni trairas
sole
kaj nenion
ni bezonas
tra la ekzisto
tra la tempa fluado
ni movas
senposede
sune kaj pace
la elirejon
ni salutas
Hodiaŭ mi volis spekti televidilon, sed venis pluvo. Tio aperigas pli fortajn monstrojn en la televidilo, kaj tial mi decidis anstataŭe promeni al poŝtejo. 
Survoje mi preteriris katon, kiu sidis sur ekstera fenestra breto. Ĝi aspektis surprizita, kiam mi rimarkis ĝin. Reirante, ĝi ankoraŭ estis tie kaj miaŭis al mi, do mi iom karesis ĝin. Ĝi provis grimpi sur mian ŝultron, sed mi malinstigis ĝin. Surprize maltimema kato! 
Hodiaŭ mi vizitis mensokuraciston. Mi jam vizitadis ĝin antaŭ kelkaj jaroj, kaj ekde nun mi vizitados ĝin refoje, ĉar mi volas ĝian helpon pri iuj malfacilaĵoj en mia vivo, kiujn mi neniam povis sufiĉe bone venki. Kaj ĉar amiko instigis min peti helpon refoje. 
… kaj la mensokuracisto diris, ke ĝi volas priparoli mian historion, ekde la infanaĝo! Hura! Tio estas la ŝablona mensokuracado, kiun oni ofte vidas en filmoj kaj ŝercoj, kaj kiun mi sekrete volis iam sperti! 
Sed pli serioze, la vizito iris bone, kaj mi sentas, ke aferoj iras bone. Aŭ eble ne bone, sed ĝuste. Mi sentas, ke mi finfine iras la ĝustan vojon. Mi ne scias, kio estas ĝia celo, sed tio ne gravas, ĉar ne ekzistas loko en la mondo, kien mi volus iri. Mi iras sencele, sed ne senvoje, kaj tial mia vivo havas sencon. Verŝajne. 
Hodiaŭ mi preskaŭ finpretigis mallongan rakonton, kiun mi antaŭe skribis. Eble mi ankoraŭ provos desegni ilustraĵon por ĝi. Kaj mi ankaŭ pretigis medion por testi kelkajn programojn. Mi verŝajne faros tion morgaŭ. Kaj la rakonton mi espereble publikigos Novembre. 
Hodiaŭ mi matenmanĝis ovojn kun lardo kaj [muffin]-oj. Tio estas angla vorto; mi ne scias, kiel traduki ĝin, kaj la horo ne favoras penon ekscii. Ideoj bonvenu. Eĉ pri »lardo« mi ne plene certas. Ĉiuokaze, la matenmanĝo estis bongusta. 
Malgraŭ tio, iam poste cedo kaj malespero penis entrudiĝi mian koron, sed ili ne rajtis penetri, kaj ili dihelpe pereis, kiam mi alfrontis ilin. Mi spertis ankaŭ malrapidan retkonekton kaj teĥnikajn problemojn pri retpoŝto. Tiuj ankaŭ malaperis, sed mi pensas, ke tio okazis sendepende de mia alfrontado. 
La konektingo por miaj aŭskultiloj estas ŝtopita de plastaj globetoj. Subita tasko: malŝtopu la konektingon! 
Hodiaŭ mi manĝis sandviĉojn el rostita pano, ovoj, kaj avokada kaĉo, kaj kiel deserton mi havis pistakan lunbulkon kun verda teo. La lunbulko estis iom luksa kaj multekosta, do mi longe pensis preni ĝin por speciala okazo, sed sabato kaj vivo estas en si mem sufiĉe specialaj okazoj! Finfine, siajn tagojn oni ne donas, sed ricevas. :gutkato_manĝas_lunbulkon:
La sandviĉojn proponis al mi babilroboto. Mi ne uzas artefaritan inteligentecon por verkado, lernado, tradukado, nek esplorado, ĉar ĝi ne estas fidinda, kaj homa laboro multe pli konvenas al tiuj aferoj. Sed fojfoje, kiam mi uzas ĝin, mi mendas konsilon pri manĝaĵoj. Ĝi bonas por tio, ĉar la proponoj ne havas faktan bazon – ili estas nuraj ideoj, kiujn rajtas esti hazarde kunmetitaj, kaj kiujn devas ĉiuokaze konsideri kaj taksi la homo mem, laŭ siaj propraj preferoj. 
La sandviĉoj ŝajnis bongustaj (kaj estis), la avokadoj estis en rabato, kaj la verda koloro bone akordis tiun de la pistakoj, kio tre plaĉis al mi. Do nun mi satas kaj kontentas! 
#lang_eo #AI #artefarita_intelekto #artefarita_inteligenteco #manĝaĵoj #taglibro #vivo
Hodiaŭ mi renkontis katon, sendis pakaĵon poŝte, aĉetis unuan Kristnaskan donacon, kaj mendis pagan karton en banko. 
Mi ankaŭ aĉetis adaptilon por konekti unu-konektilajn aŭskultilojn al du konektiloj. (Dankon al @TurfalkoHakisto pro la ideo!) Ne ĉar mi agnoskus venkon de la globetoj, sed pro… strategiaj kialoj. Jes, ni diru tion.
La aŭskultiloj mem funkcias, sed la mikrofono ne. Ankaŭ la enkonstruita mikrofono de la klapkomputilo ne funkcias. Ŝajnas, ke mikrofonoj tute ĉesis funkcii, ial. Mi provos esplori la problemon dum la venontaj tagoj; ideoj kaj proponoj bonvenu. 
Hodiaŭ mi finis mian ĉi-jaran liston de Kristnaskaj donacoj. En mia familio estas kutimo interŝanĝi donacojn je Kristnasko, sed ofte estas malfacile idei donacon por aliulo. Tial mi listigas aĵojn, kiuj plaĉus al mi, por faciligi la taskon al miaj familianoj. Grandan parton de la listo konsistigas manĝaĵoj kaj trinkaĵoj; ili estas nemultekostaj, facile akireblaj, kaj tre utilaj! Mi provas skribi la liston almenaŭ iom amuze, por agrabligi legadon. 
Mi verŝajne promenados urbe morgaŭ kelkatempe, do eble mi ankaŭ iom butikumos je donacoj. Pri iuj personoj mi jam scias, kio plaĉus al ili, sed pri aliaj estas malfacile diveni. Sed restas ankoraŭ multaj tagoj, do mi ne bezonas tre rapidi. 
Hodiaŭ mi unuafoje bakis triangulojn. Temas pri relative simple farunaĵo, farĉita de marmelado. Mi uzis fragan. 
La marmelado devas esti plene enfermita, sed kiel vi povas vidi, mi ne sukcesis tiun parton tre bone. Dankinde, mi almenaŭ lernis, kion mi faris malĝuste, kaj mi provos fari ilin pli bone sekvafoje. Tamen la gusto ŝajnas tute bona! 
Tiu ĉi recepto estas bone konata en mia familio, kaj fojfoje bakita de mia patrino, sed ial mi pli forte asocias ĝin kun via avineto, eble ĉar mi memoras elstare unu fojon, kiam ŝi donis al mi skatolon da ili. Do tio ĉi estas io, kion mi volas scipovi baki bone. 
#lang_eo #bakado #farunaĵoj #kuirado #kuirarto #kukoj #taglibro #vivo
Hodiaŭ mi telefonis bankiston por plani konsulton pri pagaj kartoj. Mi preferas ne uzi ilin, ĉar mi ne amas spionadon, sed verŝajne utilus pli bone kompreni, kiel ili funkcias, kaj kiuj ebloj ekzistas pri ili. 
Hodiaŭ mi vizitis kuraciston por la planita kontrolo. Mia sango estas en plena ordo! 
Tamen mia pulso estas iom tro rapida. Mi ne certas, kio povus kaŭzi tion. Ĝi nur demandis min pri doloro kaj problemoj je spirado (kiujn mi verŝajne ne havas), kaj instigis min reveni, se mi spertos iajn problemojn. 
Do mi almenaŭ asekure adoptos pli regulan kaj severan reĝimon je dormado kaj manĝado. @tennoseremel helpos min je tio. 
Freŝdate mi ekvolis fari patkukojn. Kaj do mi faris patkukojn! 
Ekzistas diversaj specoj de patkukoj, tradicie farataj en diversaj landoj. Ĉi-foje mi sekvis hazarde trovitan francan recepton por la maldika franca speco de patkukoj (tie nomata crêpes). 
La recepto estas tre simpla, kaj la teĥniko ne estas tre malfacila… sed la tempo! La tempo! Mi facile forgesis, ĉar mi ne faras ilin ofte, ke oni pasigas horojn starante apud la kuirilo, verŝante paston, kaj fritante, unu post unu, la patkukojn. 
Dankinde, ili tre bongustis! Mi servis kun kirlita kremo, framboj, mirteloj, kaj dolĉa kroata siropo, kiun mi ricevis donace, kaj kies enhavo estas por mi mistero, ĉar mi ne parolas la kroatan. 
