La matematiko de pluvaj tagoj sen ombrelo:
Iom malpeziĝas la pluvo kompare… ĉu mi kuru nun, aŭ atendu eĉ pluan malpeziĝon…?
La matematiko de pluvaj tagoj sen ombrelo:
Iom malpeziĝas la pluvo kompare… ĉu mi kuru nun, aŭ atendu eĉ pluan malpeziĝon…?
Mi bezonas oficialan vorton por la ludo «triktrako». En la rusa [нарды] povas esti longaj kaj mallongaj. Ankaŭ mi ne certas, ĉu triktrako povas esti longa kaj mallonga, aŭ ĉu triktrako estas nur mallonga versio de la ludo? 🤔
// Bildoj el wikipedia.org.
Torĉon de la idealo ni fiere portas,
ĝis aŭ korpo aŭ la flamo iutage mortas.
Aŭ, se Dio veni lasos, ni la celon venos,
kaj torĉojn de idealo ĉiuj homoj tenos.
Forte brulas justa fajro je torĉo kaj koro,
sed ni devos ĝin finporti ĝis forfora foro;
foro, kiun la okuloj ne kapablas koni,
kaj en kiu por espero tro facilas droni.
Forte brulas la kuraĝo je unua paŝo,
sed je lasta ĝi paliĝas, etiĝas ĝis kaŝo.
Forte revas juna homo pri la faroj samaj,
kiujn ĝi en maljuneco ofte trovas vanaj.
Ne rigardu foran foron, serĉante la tempon,
en kiu la idealo festos sian venkon!
Ne tie vi trovos pacon, nek pli grandan forton,
ĉar ne eblas al mortulo malkovri la sorton.
Por la ŝarĝo surprenita ne serĉu kompenson;
neniu ĝin povos pagi, forĵetu la penson!
Se la flamo ektenita konsistigas bonon,
vi jam havas tion, kio vivindigas homon.
Ni ne estas destinitaj atesti sukceson,
nek de vojo suferita anonci la ĉeson.
Ni ne estas tiuj, kiuj montopinton tuŝos,
nek kiuj la bonajn penojn kaj intencojn fuŝos.
Torĉon de la idealo ni fiere levas,
por la ŝanco de justeco, pri kiu ni revas.
El ni ĝia malgrandeco ne elpremos larmon,
ĉar apud la justa flamo ni eltrovis varmon.
(Ĉi tiu verko estas libera sub la Permesilo de arto libera. Ĝuu ĝin laŭplaĉe!)
Hodiaŭ mi sonĝis, ke mi spektis fantastan sudamerikan filmoserion pri infanoj. Aŭ eble pri gejunuloj, mi ne certas. La ĉefrolulo estis filino de homoj, kiuj iumaniere rilatis al feoj. Tiuj homoj, laŭkutime, nuntempe mankis, do la avo zorgis pri ŝi… 🤔
Feliĉan Kristnaskon! :gutkato_ruĝa:
Jen kelkaj bongustaj kuketoj, kiujn mi povis gustumi ĉi-foje.
Hodiaŭ estas la tago de nigra kafo, ĉar mi fortrinkis lakton hieraŭ kaj pigras hodiaŭ 🤭 Tamen mi havas mielon!
Finfine post novjara dormado la deka seriero de Simuno ankaŭ havas esperantajn subtekstojn.
Hieraŭ mi decidis fari omletrizon. Mi kirletis ovojn, kuiris rizon, ekfritis ĝin, kaj alverŝis iom da sojsaŭco. Sed poste mi rimarkis, ke en la sojsaŭca botelo flosas insulo de ŝimo!
(Tio okazis, ĉar mi ne konservis la sojsaŭcon ĝuste. Mi pensis, ke sufiĉas lasi ĝin en malvarmeta ĉambro, sed oni devas lasi ĝin en malvarmujo, aŭ en simile malvarma loko. Sekvafoje mi faros tion pli bone!)
Decidinte, ke manĝi la rizon povus esti danĝere, mi forĵetis ĝin kaj kuiris novan. Fritante la novan, mi decidis aldoni keĉupon anstataŭe, sed tiam mi rimarkis, ke mi ankaŭ ne plu havas keĉupon…
Nu, mi tamen havis tomatan saŭcon en ladskatolo, kaj do mi miksis tiun kun iom da akvo, salo, sukero, kaj spicoj, por fari ion eble similan al keĉupo. (Mi ne scias, kiel oni faras keĉupon!) La rezulta omletrizo estis… tute manĝebla, kaj eĉ iom bongusta! Certe ankaŭ mia plej malfacila omletrizo ĝis nun.
Mi ĵus publikigis novan, tre mallongan rakonton: »Fulmo«. Ĝi estas facila por cerbo kaj koro. Mi invitas vin legi kaj komenti! (Kaj kopii, redakti, traduki… ĉar ĝi estas libera, laŭkutime.)
#lang_eo #arto #libera_arto #libera_kulturo #rakontoj #verkoj
Estas granda araneo en mia dormoĉambro, kaj mi ne scias kie! Mi mortos!
Mi renkontis multajn famajn nomojn de esperantistoj, sed plejparton el la homoj, al kiuj ili apartenis, mi apenaŭ konis, kaj en mia propra vivo ili apenaŭ grave rolis.
Renato Korseti estas unu el tiuj, kiu lasis en mia vivo profundan spuron, kaj kiun mi sen ia dubo longe tenos en memoro. Kvankam mi ne povis renkonti lin persone, lia zorgemo pri nia lingvo, pri ties boneco, kaj pri ties internacieco, estis kaj plu estas por mi fonto de inspiro. Mi ĝojas, ke mi povis almenaŭ iom konatiĝi kaj kunlabori kun li kadre de La bona lingvo.
Dio donu al li pacan ripozon, kaj konsolu la korojn de liaj postrestintoj. Ni memoru lin kaj ĉiam strebu kultivi nian lingvon laŭ lia bona ekzemplo. Koran dankon.
Se vi povas, esperantigu aŭ skribu nomojn per esperantaj literoj dum tradukado (kaj eble originalojn en parentezoj aŭ notoj). Kontraŭokaze multaj ne povos legi ilin, ĉar reguloj de legado ofte malsamas.
La kato eksciis, ke ŝi povas salti de malvarmigilo sur kuirejan ŝrankon. Nu, tio iam devis okazi.
Mi ĵus publikigis tre mallongan teruran rakonton: La kelo. Ĝi estis skribita en konkureto kun @jadedctrl, kaj iom inspirita de la teruraj rakontoj de @vilhelmo.
Teruro estas nekutima kaj eksperimenta verko-speco por mi, sed jen. Eble vi almenaŭ timetos.