
#lang_eo #okulgutoj #okuloj #vivo

Kun somero venas armeo de malamikoj de homaro. Amasoj da muŝoj kaj kuloj, pretaj disporti malsanojn kaj suĉi nian sangon. Ĉu ni havas ŝancon kontraŭ tiuj senfinaj kontraŭuloj?
Dankinde, ni ne estas solaj. Printempo ne nur plimultigas la maliculojn, sed ankaŭ portas novan generacion de herooj, kiuj staros ĉe nia flanko en tiu ĉi eterna batalo. 
Bonvenu, amikoj, en la mondon, kaj dankon pro via helpo! 
Hieraŭ mi provis baki panon »pita«. Mi interrete trovis kaj uzis relative simplan recepton. La rezulto estis… ne simila al pano »pita«. Ĝi estis… plata bakita pasto kun iomete amara gusto kaj tre dubiga kohereco. Mi ne certas, kion mi faris malĝuste; eble mi devas pli atente esplori pli da receptoj, por trovi, kion oni vere bezonas atenti, farante tian panon. 
Mi ankaŭ manĝis olivojn plenigitajn de akraj kapsiketoj, kaj mi gustumis (ĉi-foje efektivan) dubajan ĉokoladon, kiun mi akiris en granda rabato (ĉar ordinare ĝi estas trokosta). Nu, manĝis, vere, ĉar ĝi ja estis bongusta. 
Nokte doloris al mi stomako. Mi scivolas kial. Ĝi estas mistero. Ĉiuokaze, mi manĝas pli modere hodiaŭ. 


Semajnfine mi ĝuis filman vesperon, kaj kompreneble devis preni akordan manĝaĵon! Do mi faris krevmaizon, varmigis kolaon, kaj prenis kringojn en ĉokolado. :gutkato_malsata_manĝilaro:
Ĉu ili estis tre bongustaj? Jes ja! 
Ĉu mi prenis tro da sukero kaj kafeino tiutage, longe ne povis ekdormi, kaj fartis iom malbone dum la sekvinta tago? Jes ja. 
Memoru ĉiam manĝi sukeraĵojn nur modere! Se vi ne mortos hodiaŭ, vi povos refoje manĝi ilin modere morgaŭ. 


