vivo

Ŝajnas al mi, ke fagopira pasto estas multe pli rompiĝema. Dum mi knedis la paston, ĝi emis fendiĝi, dum pasto el sola spelto restus en unu glata peco. Sed ĝi ankaŭ malpli gluiĝis al mia mano, kio estis tre agrabla afero. Kaj fine mi povis platigi ĝin tute senprobleme. Mi pensas, ke sekvafoje mi uzos similan miksaĵon.

#lang_eo #kuirado #kuirarto #maco #taglibro #vivo
Hodiaŭ mi refoje vizitis mensokuraciston. Reirante hejmen, mi vidis tre belan policanon, en la senco de profesia impreso. Ĝi staris senmove apud granda reklama afiŝo, vestita en polica uniformo, manoj sur koksoj, kaj memfide observis la stacion. Komence mi pensis, ke ĝi estas nur granda pupo, sed post kelkaj sekundoj ĝi moviĝis! Kia bona stilo! Se mi estus krimulo, mi ne kuraĝus ŝteli! 
Post mia reveno, familiano helpis min instali novajn ĉambrajn lumilojn anstataŭ tiuj, kiuj ne plu lumas. La novaj havas plaĉan aspekton. Espereble ili lumos longe. 
Hodiaŭ mi iom tradukis, iom studis, iom ordigis, kaj ankaŭ bakis macon, kiun mi manĝis kun Olomoŭcaj kazeetoj. (Temas pri speco de kazea fromaĝo, konata pro sia forta odoro, kvankam certe ekzistas pli fortodoraj fromaĝoj en la mondo.) 
Mi ankaŭ komencis legi libron. Eble mi provu ĝin traduki dume? 
Saluton el vagonaro! Hura, vagonaroj! 
Hodiaŭ mi vizitis mensokuraciston. Ni priparolis mian perceptadon de senco, motivo, ĝojo kaj volo en faroj. Ni ofte uzis Esperanton kiel pozitivan ekzemplon; bedaŭrinde (sed iusence ankaŭ dankinde), plejparto de mia vivo ne estas Esperanto.
Mi pli atentu kaj komparu la negativajn ekzemplojn, je kiuj tiuj gravaj aferoj mankas. 
Mi ne povis dormi longe kaj bone, sed tio ne malhelpis min hodiaŭ. Mi ankaŭ ne manĝis tre sane kaj regule (kutime), kaj eble ankaŭ pro tio mi sentis min iomete naŭziĝinta poste. Dankinde, tio sufiĉe pasis sufiĉe rapide. :gutkato_naŭza:
Je la bona flanko, mi provis unuafoje »ĝuste« pretigi japanan muelitan verdan teon hodiaŭ (jam muelitan). Mi rigardu poste, kiel oni ĝuste nomu ĝin en la japana (kaj kiel en Esperanto). Ĝi estis bongusta. Sed mi ne certas, ĉu ĝi helpis aŭ malhelpis la stomakon.

Hieraŭ mi manĝis salmon kun verdaj fazeoloj kaj terpoma kaĉo! Tre bongusta manĝo, kaj onidire bona por resaniĝo. Tusado jam maloftiĝis, doloro malaperis, kaj mi komencas repreni perditan forton. Resaluton, vivo! 
… adiaŭ, lito. 
Ve, retserĉado estas tute fuŝita jam, ĉu ne?
Antaŭ iuj jaroj — eble eĉ du! — oni povis serĉi pli-malpli ajnan hazardan frazon, kaj tuj trovis aliulon dirantan la tutsaman aferon!
Nun? Vi devus tre bonŝanci, trovi rezulton kun eĉ tri vortoj el via serĉomendo, kaj tamen la senco/esprimo de tiu rezulto neniel akordus vian mendon!
Verŝajne, la nova serĉilo estas aliaj homoj! Espereble, viaj amikoj fidindas!
Hodiaŭ mi faris salaton, kunumis vizitantojn, kunumis samideanojn en ĉiusemajna renkontiĝo, kaj helpis ornami kristnaskan arbon. Kaj ankoraŭ restas iom da laboro! Mi lasus ĝin al morgaŭ, sed mi povas fari ĝin hodiaŭ, do mi rapide faros tion kaj dormos. 
Hodiaŭ mi iomete pli ordigis kaj lavis vestaĵojn. Vere estas multe pli agrable lavi vestaĵojn kun la ekstra korbo, en kiun mi povas pretigi ilin. Mia stomako ankoraŭ ne fartis tre bone, kaj la kuko verŝajne ne helpis kontraŭ tio; mi manĝu seke kaj malpeze morgaŭ. 
Aliteme mi aŭdis, ke oni povas plibonigi sian mensostaton per taglibro, en kiun oni elskribas siajn dankojn pri la tago. Mi ne havas paperan taglibron, sed mi havas konton ĉe Federujo, do eble mi provu tion. 
Mi dankas, ke mi leviĝis kaj moviĝis. Mi dankas, ke mia koro ne multe malesperis. Mi dankas, ke mi povis aŭskulti agrablan muzikon. Mi dankas, ke mi povis reparoli kun amiko post longa tempo, eĉ se nur mallonge, kaj mi dankas, ke mi povis helpi alian pri Esperanto. Dankon. 
Hodiaŭ mi daŭrigis lavadon kaj ordigadon. Mi faris omletrizon, ĉar tio ne estas tre malfacila manĝo por la stomako, laŭ mia scio. La stomako ne plendas, sed ĝi ankoraŭ ne tute kontentas. Do mi eble plu manĝos almenaŭ iom atente morgaŭ. 
Dankon, ke la omletrizo bongustis. Dankon, ke mi povis kelkatempe kunparoli amikojn. Dankon, ke mi ne malesperis hodiaŭ. 
Ŝajnas, ke oni povas malŝarĝi sian koron per verkado. Eble mi devus scii tion, kiel memnomita verkisto, sed mi simile ofte trovas pezajn sentojn pli ĝenaj, ol helpaj, kaj eble plej ofte ili ne multe rolas en mia verkado. Vortoj estas stranga afero. Nu, ĉio estas stranga afero, eble. Malfacile kompreni kion ajn en la mondo. 
Hodiaŭ mi iom verkis, sed tre tre tre malrapide. Eble la plej bona vojo tra vivo estas simple neniam pensi pri la fruktoj de onia penado, ĉar tio estas certa vojo al malĝojo kaj trompitaj atendoj. Sed tio estas pli facile dirita ol farita, ĉar – kiel montras al ni la gramatiko de Esperanto – agoj estas nature kunligitaj kun siaj rezultoj. 
Mi ankaŭ priparolis Esperanton kaj lingvouzon kun samideano. Ĝui tion estas multoble pli facile por mi. 
Eble mi devus ne pensi pri ĉi tiaj aferoj, ĉar tio ŝajnas vana al mi; oni ne povas venki, same kiel oni ne povas venki kontraŭ vento. Sed ĉu mi vere havas kaj povas fari tian elekton? 
Al ĉiuj malesperantaj esperantistoj Usonaj: Ne forgesu, ke vi havas samideanojn ankaŭ en Rusujo kaj Ĉinujo! Vi almenaŭ persistos. 
Feliĉan Zamenhoftagon! 
Mi volis fini rakonton por hodiaŭ, sed fine mi estis tro okupata aŭ maltro vivema dum la pasintaj tagoj. Nu, mi publikigos ĝin alitage do. Zamenhoftago estas nur hodiaŭ, sed Esperanto vivas ĉiutage! Dankon pro ĝi, #Zamenhof! 
Hieraŭ mi estis tiom laca (pro manko de dormo), ke mi libertempe faris nenion rimarkindan, nur ripozis. 
Hodiaŭ mi finfine estis bone dorminta! Mi decidis aliĝi al loka Esperanto-asocio, sed trovis, ke ilia aliĝilo estas en malnova, mallibera, por mia komputilo ne ĝuste legebla formo, kaj do mi pasigis (eble iom multan) tempon farante imitaĵon. La rezulto estas kontentiga; mi presos, plenumos kaj sendos ĝin kiam la stratoj ne estos sub glacio. 
Dankon, ke ne lasas min sano kaj persistemo. Dankon, ke mi trovas en mia vivo ĝojigajn homojn kaj aferojn. Dankon, ke mi (re)trovis pli da plaĉa kaj kortuŝa muziko. Dankon, ke la bestaĉo de malespero daŭre ne sukcesas manĝi min. Dankon, ke aliuloj daŭre trovas min utila. :gutkato_malsata_manĝilaro:
Hodiaŭ estas la tago de nigra kafo, ĉar mi fortrinkis lakton hieraŭ kaj pigras hodiaŭ 🤭 Tamen mi havas mielon!
Hieraŭ mi decidis fari omletrizon. Mi kirletis ovojn, kuiris rizon, ekfritis ĝin, kaj alverŝis iom da sojsaŭco. Sed poste mi rimarkis, ke en la sojsaŭca botelo flosas insulo de ŝimo! 
(Tio okazis, ĉar mi ne konservis la sojsaŭcon ĝuste. Mi pensis, ke sufiĉas lasi ĝin en malvarmeta ĉambro, sed oni devas lasi ĝin en malvarmujo, aŭ en simile malvarma loko. Sekvafoje mi faros tion pli bone!) 
Decidinte, ke manĝi la rizon povus esti danĝere, mi forĵetis ĝin kaj kuiris novan. Fritante la novan, mi decidis aldoni keĉupon anstataŭe, sed tiam mi rimarkis, ke mi ankaŭ ne plu havas keĉupon… 
Nu, mi tamen havis tomatan saŭcon en ladskatolo, kaj do mi miksis tiun kun iom da akvo, salo, sukero, kaj spicoj, por fari ion eble similan al keĉupo. (Mi ne scias, kiel oni faras keĉupon!) La rezulta omletrizo estis… tute manĝebla, kaj eĉ iom bongusta! Certe ankaŭ mia plej malfacila omletrizo ĝis nun. 
Estas granda araneo en mia dormoĉambro, kaj mi ne scias kie! Mi mortos! 
Antaŭ-hieraŭ mi vizitis mensokuraciston. Ĝi donis al mi utilajn konsilojn por mia tiama kordoloro, kaj mi sentas min pli bone nun. 
Hieraŭ mi faris betan supon. Tio postulis longan tempon. Mi ne certas, ĉu mi faris ĝin ĝuste, kaj mi faris multe pli da supo, ol kiom mi intencis. Sed la rezulto gustis nemalbone, kvankam eble iom tro acide. 
Hodiaŭ la supo gustis pli bone kaj mi estas sufiĉe kontenta je ĝi. Onidire ripozado ja bongustigas supojn. Mi plu eksperimentu sekvafoje! 
Dankon, ke mi povas travivi multajn belajn momentojn kaj okupiĝi de feliĉindaĵoj anstataŭ kompare bagatelaj bedaŭrindaĵoj. Dankon pro amo, sano, kaj kuraĝo! 
#lang_eo #danklibro #kuirado #kuirarto #supo #taglibro #vivo
Kutime la kato grimpas sur lavmaŝinon per apuda faldebla ŝtupetaro, malgraŭ ke ŝi povas facile salti tien. Ŝi tenas ŝtupetojn surprize hommaniere. Nu, se ŝtupetaroj estis tiom grandaj por homoj.
Fojfoje mi vidas en Federujo esperantiston, kiu petas lingvajn korektojn en sia prio, sed malofte vidas ĝin misuzi la lingvon tiel, ke korekto estus necesa. 
Alifoje mi vidas en Federujo esperantiston, kiu elbuŝigas (elfingrigas) esprimon tiom abomenan, ke mi sentas devon korekti ĝin, sed mi ne faras, ĉar ĝi ne petis korektojn en sia prio, kaj nepetitaj korektoj povas impresi malĝentile. 
Samideanoj, lingvo estas granda donaco; bonvolu trakti ĝin zorge kaj respondece. 
Hodiaŭ mi faris patkukojn kun spinaco, plasto, kaj salviaj semoj. Ili estis bongustaj, sed mi aldonis iom tro da salo kaj plasto. La pasto ankaŭ iom tro gluiĝis al la pato kaj ŝiriĝis. Eble la pasto estis iom tro flua, aŭ eble mi ne enmiksis la farunon sufiĉe bone. Sekvafoje mi provos fari pli bone! 
Dankon, ke mi travivis hodiaŭon en sano. Dankon, ke mi havas amikojn, al kiuj mi povas turniĝi okaze de bezono. 
#lang_eo #danklibro #fotoj #kuirarto #kuirado #patkukoj #taglibro #vivo