lang_eo
Antaŭ-hieraŭ mi vizitis mensokuraciston. Ĝi donis al mi utilajn konsilojn por mia tiama kordoloro, kaj mi sentas min pli bone nun. 
Hieraŭ mi faris betan supon. Tio postulis longan tempon. Mi ne certas, ĉu mi faris ĝin ĝuste, kaj mi faris multe pli da supo, ol kiom mi intencis. Sed la rezulto gustis nemalbone, kvankam eble iom tro acide. 
Hodiaŭ la supo gustis pli bone kaj mi estas sufiĉe kontenta je ĝi. Onidire ripozado ja bongustigas supojn. Mi plu eksperimentu sekvafoje! 
Dankon, ke mi povas travivi multajn belajn momentojn kaj okupiĝi de feliĉindaĵoj anstataŭ kompare bagatelaj bedaŭrindaĵoj. Dankon pro amo, sano, kaj kuraĝo! 
#lang_eo #danklibro #kuirado #kuirarto #supo #taglibro #vivo
Mi ĵus publikigis tre mallongan teruran rakonton: La kelo. Ĝi estis skribita en konkureto kun @jadedctrl, kaj iom inspirita de la teruraj rakontoj de @vilhelmo. 
Teruro estas nekutima kaj eksperimenta verko-speco por mi, sed jen. Eble vi almenaŭ timetos. 
> Imakso tiom malrapidegas freŝe! Kiallllll? >_<
> M-x profiler-start
> Jen! Pro ĉi tiu fia funkcio!
> … ho. Mi skribis tiun. =w=,,
Kutime la kato grimpas sur lavmaŝinon per apuda faldebla ŝtupetaro, malgraŭ ke ŝi povas facile salti tien. Ŝi tenas ŝtupetojn surprize hommaniere. Nu, se ŝtupetaroj estis tiom grandaj por homoj.
Fojfoje mi vidas en Federujo esperantiston, kiu petas lingvajn korektojn en sia prio, sed malofte vidas ĝin misuzi la lingvon tiel, ke korekto estus necesa. 
Alifoje mi vidas en Federujo esperantiston, kiu elbuŝigas (elfingrigas) esprimon tiom abomenan, ke mi sentas devon korekti ĝin, sed mi ne faras, ĉar ĝi ne petis korektojn en sia prio, kaj nepetitaj korektoj povas impresi malĝentile. 
Samideanoj, lingvo estas granda donaco; bonvolu trakti ĝin zorge kaj respondece. 
Hodiaŭ mi faris patkukojn kun spinaco, plasto, kaj salviaj semoj. Ili estis bongustaj, sed mi aldonis iom tro da salo kaj plasto. La pasto ankaŭ iom tro gluiĝis al la pato kaj ŝiriĝis. Eble la pasto estis iom tro flua, aŭ eble mi ne enmiksis la farunon sufiĉe bone. Sekvafoje mi provos fari pli bone! 
Dankon, ke mi travivis hodiaŭon en sano. Dankon, ke mi havas amikojn, al kiuj mi povas turniĝi okaze de bezono. 
#lang_eo #danklibro #fotoj #kuirarto #kuirado #patkukoj #taglibro #vivo
Nun mi planas legi "Daŭdeĝingon". Mi havas novan laboron, kaj lastatempe mi ankaŭ spektis la filmon "The Big Lebowski", kaj pro tio mi lastatempe pensis pli ofte pri tiu libro kaj pri taoismo. MI legis ĝin unufoje, angle, preskaŭ 2 jaroj antaŭe.
Ĉi-tiun Esperantan version mi elŝutis el libro.ee. Ĝi estas en PDF-a formato. Ĝi estis tradukita el la germana traduko. Vere ne estas bone legi libron pri subtilaj signifoj kiu estis tradukita 2 fojoj, tamen mi ne estas antikva ĉinulo, do vere mi nur povas inspiri sed ne tute kompreni (se tiu libro vere povas esti tute komprenita).

#lang_eo #okulgutoj #okuloj #vivo
Je
Imakso, mirinde utilas shell-command-on-region (M-| ), per kiu oni metas tekston kiel enigo al programo.
Mi ĵus malkovris hodiaŭ la egale utilan sh-execute-region, kiu rulas liniojn kiel ŝelprogramo! Mi agordis ĝin hodiaŭ al C-c |. 
Tiuanime, hodiaŭ mi skribis simplan funkcion, execute-buffer. Se vi redaktas skripton, per ĝi povas simple ruli la nunan dosieron kaj vidi la eligon. Tre utilas por ŝelo kaj bc-umado, ktp, kiel mi ofte faras.
(global-set-key (kbd "C-c \\") 'execute-buffer)(defun execute-buffer () "Execute the current buffer’s file, sending output to a buffer." (interactive) (shell-command (format "\"%s\"" (buffer-file-name))))
Kun somero venas armeo de malamikoj de homaro. Amasoj da muŝoj kaj kuloj, pretaj disporti malsanojn kaj suĉi nian sangon. Ĉu ni havas ŝancon kontraŭ tiuj senfinaj kontraŭuloj?
Dankinde, ni ne estas solaj. Printempo ne nur plimultigas la maliculojn, sed ankaŭ portas novan generacion de herooj, kiuj staros ĉe nia flanko en tiu ĉi eterna batalo. 
Bonvenu, amikoj, en la mondon, kaj dankon pro via helpo! 
Ĉe #Windows11 mi jam ŝanĝis la musmontrilan haŭton en tiun nigran de ekstera desegnisto
Kial? Ĉar mi facile perdas rigardon al la denaska musmontrilo pro ĝia simpla aspekto kun malpliigitaj kadreco kaj ombro influita de la laŭmoda fasonado. Por solvi la problemon mi ankaŭ provis uzi la aldonan utiligon provizatan de PowerToys, kiu estas por facile trovi la montrilon kiam ĝi perdiĝis en vidkampo, sed ĝi ŝajnas ne esti plibona solvo. La radikala solvo por tio estas ŝanĝi la musmontrilan aspekton por ke ĝi jam ne estu malfacile rigardebla #lang_eo
Hieraŭ mi provis baki panon »pita«. Mi interrete trovis kaj uzis relative simplan recepton. La rezulto estis… ne simila al pano »pita«. Ĝi estis… plata bakita pasto kun iomete amara gusto kaj tre dubiga kohereco. Mi ne certas, kion mi faris malĝuste; eble mi devas pli atente esplori pli da receptoj, por trovi, kion oni vere bezonas atenti, farante tian panon. 
Mi ankaŭ manĝis olivojn plenigitajn de akraj kapsiketoj, kaj mi gustumis (ĉi-foje efektivan) dubajan ĉokoladon, kiun mi akiris en granda rabato (ĉar ordinare ĝi estas trokosta). Nu, manĝis, vere, ĉar ĝi ja estis bongusta. 
Nokte doloris al mi stomako. Mi scivolas kial. Ĝi estas mistero. Ĉiuokaze, mi manĝas pli modere hodiaŭ. 

… sentiĝas iom strange! Dum jaroj, mi neniam ploris eĉ malgaja; sed nun? Mi ploras eĉ pro ĝojo!

#lang_eo #vivo
Internacia lingvo, kies vortojn mi povas facile kompreni kaj memori danke al ĝia simpla kunmetado, eĉ se mi ne parolas la francan?! Kia bela ideo! Mi tuj lernu ĝin! 
… kaj mi senpripense uzu ĉiujn fremdajn kaj neregulajn esprimojn, kiujn mi trovos en ĝiaj libroj kaj vortaroj! 
Hm? Tiu esprimo ne taŭgas por Esperanto? Pri kio vi parolas? Ĝi aperas en Vikipedio; kompreneble, ke ĝi estas perfekte bona Esperanto. Vi devas akcepti, ke la lingvo evoluas. 
Ŝajnas ke Telegramo partneriĝos kun Elon Musk...
https://uk.pcmag.com/ai/158296/elon-musks-grok-ai-is-coming-to-your-telegram-chats
#lang_eo
#lang_en
Mi tial povis rapide iri komputilen kaj ĝustigi! Tre afable de vi.
#lang_eo #federujo #jam_xwx_moe #fediverse_observer
Dum la pasintaj semajnoj mi iom eksperimentis je preparado de malaja »tirita teo«. Ĝi estas forta nigra teo kun sukero kaj densigita lakto, pri kiu mi eksciis danke al @snowyfox. 
Laŭ mia kompreno, la »tirado« (tio estas alta verŝado) donu ŝaŭmon al la teo. Je mia unua provo, mi havis nur iom da ŝaŭmo, kaj kiam mi provis disverŝi la teon en plurajn tasojn, la ŝaŭmo apenaŭ restis. :gutkato_malĝojeta:
Sed je mia tria provo, la teo akiris tre riĉan ŝaŭmon kaj aspektis tre bele! Vidu foton! 
Kion precize oni faru por havi tian ŝaŭmon? Mi tute ne scias. Sed mi plu eksperimentos! Eble mi eventuale komprenos la sekreton. La teo bongustas ĉiuokaze. 