vivo
Freŝdate mi ekvolis fari patkukojn. Kaj do mi faris patkukojn!
Ekzistas diversaj specoj de patkukoj, tradicie farataj en diversaj landoj. Ĉi-foje mi sekvis hazarde trovitan francan recepton por la maldika franca speco de patkukoj (tie nomata crêpes).
La recepto estas tre simpla, kaj la teĥniko ne estas tre malfacila… sed la tempo! La tempo! Mi facile forgesis, ĉar mi ne faras ilin ofte, ke oni pasigas horojn starante apud la kuirilo, verŝante paston, kaj fritante, unu post unu, la patkukojn.
Dankinde, ili tre bongustis! Mi servis kun kirlita kremo, framboj, mirteloj, kaj dolĉa kroata siropo, kiun mi ricevis donace, kaj kies enhavo estas por mi mistero, ĉar mi ne parolas la kroatan.
Mi priprogramas AktivVortaron (ActivityVocabulary), kaj vidas la vorton »vortaron« tiom multe, refoje kaj refoje… ne plu aspektas kiel vorto al mia cerbo.
vortaro, vortaro, vortaro, vortaro…
Mi estis malsana dum la pasintaj du semajnoj, sed ŝajnas, ke mia farto jam pliboniĝas. Nur tusadon mi ankoraŭ ne povas seniĝi; dum la tago ĝi trankviliĝas, sed dum la nokto ĝi ankoraŭ tre ĝenas min. Nu, espereble ĝi baldaŭ foriros.
Nu, mi komencis subtekstigi la kinofilmon »Perditoj« (1956, Ĉeĥoslovakujo). Progreso estas malrapida kaj tradukado estas malfacila, ĉar multaj diraĵoj havas tre belan formon, kaj ofte ne klaras, kiel plej bone transpreni tiun belecon en Esperanton. Sed la pripensado fojfoje estas amuza kaj agrable defia.
Lastanokte mi ankaŭ dormis sen interrompoj pro tuso. Espereble tio baldaŭ reordinariĝos.
#lang_eo #Esperanto #filmoj #kinofilmoj #subtekstoj #tradukado #tradukoj #vivo
Hieraŭ mi manĝis salmon kun verdaj fazeoloj kaj terpoma kaĉo! Tre bongusta manĝo, kaj onidire bona por resaniĝo. Tusado jam maloftiĝis, doloro malaperis, kaj mi komencas repreni perditan forton. Resaluton, vivo!
… adiaŭ, lito.
Ve, retserĉado estas tute fuŝita jam, ĉu ne?
Antaŭ iuj jaroj — eble eĉ du! — oni povis serĉi pli-malpli ajnan hazardan frazon, kaj tuj trovis aliulon dirantan la tutsaman aferon!
Nun? Vi devus tre bonŝanci, trovi rezulton kun eĉ tri vortoj el via serĉomendo, kaj tamen la senco/esprimo de tiu rezulto neniel akordus vian mendon!
Verŝajne, la nova serĉilo estas aliaj homoj! Espereble, viaj amikoj fidindas!
Al ĉiuj malesperantaj esperantistoj Usonaj: Ne forgesu, ke vi havas samideanojn ankaŭ en Rusujo kaj Ĉinujo! Vi almenaŭ persistos.
Mi ĵus bakis spickukon. Kaj kion vi hodiaŭ faris por kontraŭbatali faŝismon?
De tempo al tempo, sed malofte, mi sonĝas pri la universitato. Antaŭnelonge tio denove okazis. Tiuj sonĝoj preskaŭ ĉiam estas nebonaj. En ili mi neniam sonĝas pri tio, kio vere okazis, sed mi supozas, ke studado en ejo kun multe da homoj vere ne bone funkcias por mi, jes 🤷
Feliĉan Zamenhoftagon!
Mi volis fini rakonton por hodiaŭ, sed fine mi estis tro okupata aŭ maltro vivema dum la pasintaj tagoj. Nu, mi publikigos ĝin alitage do. Zamenhoftago estas nur hodiaŭ, sed Esperanto vivas ĉiutage! Dankon pro ĝi, #Zamenhof!
La matematiko de pluvaj tagoj sen ombrelo:
Iom malpeziĝas la pluvo kompare… ĉu mi kuru nun, aŭ atendu eĉ pluan malpeziĝon…?


Mi devas bati min por resti maldorma.
#lang_eo #vivo #dormo
Hodiaŭ estas la tago de nigra kafo, ĉar mi fortrinkis lakton hieraŭ kaj pigras hodiaŭ 🤭 Tamen mi havas mielon!
Meu salto do iPhone para o Android teve um empecilho: passar o eSIM de um para outro. É uma situação peculiar, pois tenho um plano Vivo Easy e, nessa modalidade, a operadora não oferece uma maneira de você mesmo fazer a migração. O entrave não me impediu de configurar o Galaxy A55. Comento as primeiras impressões em lista.
https://manualdousuario.net/android-galaxy-a55-primeiras-impressoes/
Hieraŭ mi decidis fari omletrizon. Mi kirletis ovojn, kuiris rizon, ekfritis ĝin, kaj alverŝis iom da sojsaŭco. Sed poste mi rimarkis, ke en la sojsaŭca botelo flosas insulo de ŝimo!
(Tio okazis, ĉar mi ne konservis la sojsaŭcon ĝuste. Mi pensis, ke sufiĉas lasi ĝin en malvarmeta ĉambro, sed oni devas lasi ĝin en malvarmujo, aŭ en simile malvarma loko. Sekvafoje mi faros tion pli bone!)
Decidinte, ke manĝi la rizon povus esti danĝere, mi forĵetis ĝin kaj kuiris novan. Fritante la novan, mi decidis aldoni keĉupon anstataŭe, sed tiam mi rimarkis, ke mi ankaŭ ne plu havas keĉupon…
Nu, mi tamen havis tomatan saŭcon en ladskatolo, kaj do mi miksis tiun kun iom da akvo, salo, sukero, kaj spicoj, por fari ion eble similan al keĉupo. (Mi ne scias, kiel oni faras keĉupon!) La rezulta omletrizo estis… tute manĝebla, kaj eĉ iom bongusta! Certe ankaŭ mia plej malfacila omletrizo ĝis nun.
Estas granda araneo en mia dormoĉambro, kaj mi ne scias kie! Mi mortos!
Mi renkontis multajn famajn nomojn de esperantistoj, sed plejparton el la homoj, al kiuj ili apartenis, mi apenaŭ konis, kaj en mia propra vivo ili apenaŭ grave rolis.
Renato Korseti estas unu el tiuj, kiu lasis en mia vivo profundan spuron, kaj kiun mi sen ia dubo longe tenos en memoro. Kvankam mi ne povis renkonti lin persone, lia zorgemo pri nia lingvo, pri ties boneco, kaj pri ties internacieco, estis kaj plu estas por mi fonto de inspiro. Mi ĝojas, ke mi povis almenaŭ iom konatiĝi kaj kunlabori kun li kadre de La bona lingvo.
Dio donu al li pacan ripozon, kaj konsolu la korojn de liaj postrestintoj. Ni memoru lin kaj ĉiam strebu kultivi nian lingvon laŭ lia bona ekzemplo. Koran dankon.
La kato eksciis, ke ŝi povas salti de malvarmigilo sur kuirejan ŝrankon. Nu, tio iam devis okazi.
Mi refoje faris omletrizon. Ĝi estis bongusta, sed eble enhavis iom tro da sojsaŭco. Mi ankoraŭ devas perfektigi la guston.
Kutime la kato grimpas sur lavmaŝinon per apuda faldebla ŝtupetaro, malgraŭ ke ŝi povas facile salti tien. Ŝi tenas ŝtupetojn surprize hommaniere. Nu, se ŝtupetaroj estis tiom grandaj por homoj.
Fojfoje mi vidas en Federujo esperantiston, kiu petas lingvajn korektojn en sia prio, sed malofte vidas ĝin misuzi la lingvon tiel, ke korekto estus necesa.
Alifoje mi vidas en Federujo esperantiston, kiu elbuŝigas (elfingrigas) esprimon tiom abomenan, ke mi sentas devon korekti ĝin, sed mi ne faras, ĉar ĝi ne petis korektojn en sia prio, kaj nepetitaj korektoj povas impresi malĝentile.
Samideanoj, lingvo estas granda donaco; bonvolu trakti ĝin zorge kaj respondece.