Mi ĝuste nun vizitas kafejon, kiun mi lastafoje vizitis antaŭ ~3 jaroj! 
Mi tiufoje vizitis pro penado esti pli sociume kuraĝa kaj kutimiĝi je interagado kun nekonatoj. Mia koro batbatis, mendante la kafon; miaj kruroj estis tremantaj, kaj sidiĝinte mi estis tre malkomforta, volante morti. Eĉ penante komputilumo, miaj manoj tremis kaj mi ne povis fokusiĝi!
Sed ĝuste nun? Paco. Trankvilo. La koro enordas, kaj ankaŭ la cetero! Huraaa!

Mi nun apenaŭ socie timemas! Nun mi sole sociume malgracias.
#lang_eo #vivo #kafo #sociuma_timemo