Antaŭ-hieraŭ mi finlegis libron. Estis agrable post longa tempo sperti malvolon ĉesigi mian legadon. Mi ankaŭ lernis novajn, utilajn vidpunktojn. 
Hieraŭ mi pretigis kelkajn pakaĵojn por sendo. Estas oportune, ke oni povas plenigi la postulatan formularon interrete nun, sed por tio oni tamen devas pesi la pakaĵon, kaj la individuajn aĵojn ene, kaj konjekti la ĝustan specon de ĉiu aĵo el centoj en la doganeja listo, kaj poste presi la formularon kaj alglui ĝin. La procedo ne estas malpli pena nek pli amika, sed almenaŭ oni povas peni en komforto de sia propra hejmo. 
Nu, hodiaŭ mi iris sendi ilin, kaj tio iris glate. Morgaŭ mi espereble akiros iom da densigita lakto. Mi volas fari teon kun ĝi. 