Hieraŭ mi decidis fari omletrizon. Mi kirletis ovojn, kuiris rizon, ekfritis ĝin, kaj alverŝis iom da sojsaŭco. Sed poste mi rimarkis, ke en la sojsaŭca botelo flosas insulo de ŝimo!
(Tio okazis, ĉar mi ne konservis la sojsaŭcon ĝuste. Mi pensis, ke sufiĉas lasi ĝin en malvarmeta ĉambro, sed oni devas lasi ĝin en malvarmujo, aŭ en simile malvarma loko. Sekvafoje mi faros tion pli bone!)
Decidinte, ke manĝi la rizon povus esti danĝere, mi forĵetis ĝin kaj kuiris novan. Fritante la novan, mi decidis aldoni keĉupon anstataŭe, sed tiam mi rimarkis, ke mi ankaŭ ne plu havas keĉupon…
Nu, mi tamen havis tomatan saŭcon en ladskatolo, kaj do mi miksis tiun kun iom da akvo, salo, sukero, kaj spicoj, por fari ion eble similan al keĉupo. (Mi ne scias, kiel oni faras keĉupon!) La rezulta omletrizo estis… tute manĝebla, kaj eĉ iom bongusta! Certe ankaŭ mia plej malfacila omletrizo ĝis nun.