Morgaŭ (sabate), ekde 15.00 laŭ UTC-horzono, oni ludos kune per interreto la liberan bitludon [SuperTuxKart]! Oni voĉbabilos dume, kaj ĉiu estas bonvena aliĝi.
La bitludo temas pri konkurado de aŭtoj, kiujn stiras ĉarmaj personetoj, ofte bestoj (emblemuloj de diversaj liberaj programoj). Stirado estas facila, kaj vi povas ludi eĉ kiel komencanto (ĉu en la ludo, ĉu en Esperanto). Ni ne estas tre seriozaj ludantoj!
Se vi dezirus nur ludi (kaj ne paroli) aŭ nur spekti (kaj ne ludi), ankaŭ tio eblas. Vi devos nur instali la ludon kaj aliĝi al la babilejo. Se vi interesiĝas kaj havas konton ĉe Eventa servo, vi povas (ĉe la supre alligita evento) esprimi vian intereson, kio helpos la eventon videbliĝi. Ĝis morgaŭ!
#lang_eo #bitludado #bitludoj #Esperanto #eventoj #kunludado #kunvenoj #ludado #ludoj #okazoj #STK #SuperTuxKart