Mi renkontis multajn famajn nomojn de esperantistoj, sed plejparton el la homoj, al kiuj ili apartenis, mi apenaŭ konis, kaj en mia propra vivo ili apenaŭ grave rolis.
Renato Korseti estas unu el tiuj, kiu lasis en mia vivo profundan spuron, kaj kiun mi sen ia dubo longe tenos en memoro. Kvankam mi ne povis renkonti lin persone, lia zorgemo pri nia lingvo, pri ties boneco, kaj pri ties internacieco, estis kaj plu estas por mi fonto de inspiro. Mi ĝojas, ke mi povis almenaŭ iom konatiĝi kaj kunlabori kun li kadre de La bona lingvo.
Dio donu al li pacan ripozon, kaj konsolu la korojn de liaj postrestintoj. Ni memoru lin kaj ĉiam strebu kultivi nian lingvon laŭ lia bona ekzemplo. Koran dankon.