
… sentiĝas iom strange! Dum jaroj, mi neniam ploris eĉ malgaja; sed nun? Mi ploras eĉ pro ĝojo!

#lang_eo #vivo


Internacia lingvo, kies vortojn mi povas facile kompreni kaj memori danke al ĝia simpla kunmetado, eĉ se mi ne parolas la francan?! Kia bela ideo! Mi tuj lernu ĝin! 
… kaj mi senpripense uzu ĉiujn fremdajn kaj neregulajn esprimojn, kiujn mi trovos en ĝiaj libroj kaj vortaroj! 
Hm? Tiu esprimo ne taŭgas por Esperanto? Pri kio vi parolas? Ĝi aperas en Vikipedio; kompreneble, ke ĝi estas perfekte bona Esperanto. Vi devas akcepti, ke la lingvo evoluas. 
Mi tial povis rapide iri komputilen kaj ĝustigi! Tre afable de vi.
#lang_eo #federujo #jam_xwx_moe #fediverse_observer
Dum la pasintaj semajnoj mi iom eksperimentis je preparado de malaja »tirita teo«. Ĝi estas forta nigra teo kun sukero kaj densigita lakto, pri kiu mi eksciis danke al @snowyfox. 
Laŭ mia kompreno, la »tirado« (tio estas alta verŝado) donu ŝaŭmon al la teo. Je mia unua provo, mi havis nur iom da ŝaŭmo, kaj kiam mi provis disverŝi la teon en plurajn tasojn, la ŝaŭmo apenaŭ restis. :gutkato_malĝojeta:
Sed je mia tria provo, la teo akiris tre riĉan ŝaŭmon kaj aspektis tre bele! Vidu foton! 
Kion precize oni faru por havi tian ŝaŭmon? Mi tute ne scias. Sed mi plu eksperimentos! Eble mi eventuale komprenos la sekreton. La teo bongustas ĉiuokaze. 
Muroj estas tre paciencaj aŭskultantoj. Kaj tio estas nur unu el la multaj avantaĝoj, kiujn muroj havas! 
Teroj okraj
sekaj
akraj aromoj
de incenso kaj rosmareno
neniu celo
povos rompi
niajn elektojn
la skriboj estis
ĉie videblaj
kaj ni fieris
fratoj en filigrano
sub la kupolo
ŝirmitaj kontraŭ fajro
falantaj demonoj
amara spuro sur la palato
la forto de la spirado
kontraŭ niaj delikataj suspiroj
folioj kaj familioj
disŝiriĝas
la skriboj estis
ĉie videblaj
kaj niaj notoj
skulptitaj en karno
sub niaj vortoj
sub niaj mortoj
la argilo mildigas la brulon
Semajnfine mi ĝuis filman vesperon, kaj kompreneble devis preni akordan manĝaĵon! Do mi faris krevmaizon, varmigis kolaon, kaj prenis kringojn en ĉokolado. :gutkato_malsata_manĝilaro:
Ĉu ili estis tre bongustaj? Jes ja! 
Ĉu mi prenis tro da sukero kaj kafeino tiutage, longe ne povis ekdormi, kaj fartis iom malbone dum la sekvinta tago? Jes ja. 
Memoru ĉiam manĝi sukeraĵojn nur modere! Se vi ne mortos hodiaŭ, vi povos refoje manĝi ilin modere morgaŭ. 
Sabate, je la 19-a de Julio, ekde 15.00 UTC-e, oni kunludos SuperTuksKarton. La evento okazas unufoje ĉiun monaton. Se vi volas partopreni kaj eble iom babili dume, venu ludi kun ni! 
Por kunludi, vi bezonas unue instali la ludon kaj krei konton. Kutime estas nur kelkaj partoprenantoj, kaj ni ludas sur diversaj publikaj serviloj. Lerteco je la ludo (kaj Esperanto) ne estas postulata. 
(Vi devos aliĝi al nia voĉa babilejo por legi kaj aŭdi gravajn informojn pri la kunludado, sed vi povos resti tute silenta, se vi preferas tion.)



@jadedctrl La tago jam venis! Debiano
13 estas eldonita! 
Mi eble iomete atendos antaŭ instalo. Debiano instruis min pacienci. Kaj mi volas iom ordigi mian diskon unue, ĉiuokaze. 
Hodiaŭ mi sentas min iom mise, korpe. :gutkato_neŭtrala:
SED!!! Mense mi estas en ordo! Do ĉio bonas! Ĉar korpaj problemoj havas facilan solvon! Sufiĉas…
Trinki akvon! Akvonn!! Akvonnnn!!!!!!

Se mi forgesus ĉiom de mia pasinteco kaj ĉiom de miaj konataj personoj, kaj eble ankaŭ min mem, mi scivolas, kia persono mi iĝus, kaj kia mia vivo estus. 
Jen mia nova blogafiŝo: Nostalgia stomakdoloro. Tie mi cerbumas pri malagrablaj (tamen ne tre seriozaj) malsanoj kaj iliaj agrablaj facoj. Kaj ankaŭ iom pri la (malnova) interreto kaj iuj ĝiaj agrablaj facoj. 
Verŝajne enestas iuj mistajpoj, ĉar mi nek kontrolis literumadon, nek atente provlegis. Ne tre gravas, ĉar estas blogafiŝo, ne artaĵo. Sed se iu atentigos min, mi volonte korektos. 
Ĝi ankaŭ enhavas defion al @jadedctrl. Ĉu vi sufiĉe kuraĝas levi ĝin? Hm? Hmm? 
#lang_eo #blogo #blogafiŝoj #defioj #malsano #vivo #vivostilo
𐑡𐑵 𐑝𐑦 𐑖𐑨𐑑𐑵𐑕 𐑤𐑵𐑛𐑦 "·𐑗𐑦𐑧𐑤𐑴: 𐑦𐑯𐑓𐑨𐑯𐑴𐑰 𐑛𐑧 𐑤𐑨 𐑤𐑵𐑥𐑴" 𐑒𐑵𐑯 𐑥𐑦? 𐑥𐑦 𐑨𐑥𐑨𐑕 𐑗𐑦 𐑑𐑦𐑵𐑯 𐑤𐑵𐑛𐑴𐑯 𐑒𐑨𐑰 𐑧𐑕𐑑𐑵𐑕 𐑓𐑧𐑤𐑦𐑗𐑨 𐑤𐑵𐑛𐑦 𐑒𐑵𐑯 𐑝𐑦!
Ĉu vi ŝatus ludi "Ĉielo: Infanoj de la Lumo" kun mi? Mi amas ĉi tiun ludon kaj estus feliĉa ludi kun vi!
#𐑤𐑦𐑯𐑜𐑝𐑴𐑦𐑯𐑑𐑧𐑮𐑯𐑨𐑔𐑦𐑨 #𐑤𐑦𐑯𐑜_𐑧𐑴 #𐑖𐑨𐑝𐑨 #𐑗𐑦𐑧𐑤𐑴𐑦𐑛𐑤𐑤 #ŝava #ling_eo #lang_eo #lingvointernacia #esperanto #ĈieloIDLL #skycotl

Gratulon al Hungarujo pro elekto de novaj deputitoj, kaj laŭŝajne ankaŭ nova ĉefministro! Espereble okazos efektiva, bona ŝanĝo.

Gratulon ankaŭ al Eŭropunio pro seniĝo je la plej granda obstino de sia decidpovo. Sed ĉu tio sufiĉos?
:flago_eŭropunio: