Hodiaŭ mi vespermanĝis bakitajn karotojn kun bulko kaj teŝana fromaĝo. Mi ne certis, kiom longe oni baku karotojn, sed 40 minutoj je 180 °C tute sufiĉis. 
kuirado
Hodiaŭ mi unuafoje bakis triangulojn. Temas pri relative simple farunaĵo, farĉita de marmelado. Mi uzis fragan. 
La marmelado devas esti plene enfermita, sed kiel vi povas vidi, mi ne sukcesis tiun parton tre bone. Dankinde, mi almenaŭ lernis, kion mi faris malĝuste, kaj mi provos fari ilin pli bone sekvafoje. Tamen la gusto ŝajnas tute bona! 
Tiu ĉi recepto estas bone konata en mia familio, kaj fojfoje bakita de mia patrino, sed ial mi pli forte asocias ĝin kun via avineto, eble ĉar mi memoras elstare unu fojon, kiam ŝi donis al mi skatolon da ili. Do tio ĉi estas io, kion mi volas scipovi baki bone. 
#lang_eo #bakado #farunaĵoj #kuirado #kuirarto #kukoj #taglibro #vivo
Freŝdate mi ekvolis fari patkukojn. Kaj do mi faris patkukojn! 
Ekzistas diversaj specoj de patkukoj, tradicie farataj en diversaj landoj. Ĉi-foje mi sekvis hazarde trovitan francan recepton por la maldika franca speco de patkukoj (tie nomata crêpes). 
La recepto estas tre simpla, kaj la teĥniko ne estas tre malfacila… sed la tempo! La tempo! Mi facile forgesis, ĉar mi ne faras ilin ofte, ke oni pasigas horojn starante apud la kuirilo, verŝante paston, kaj fritante, unu post unu, la patkukojn. 
Dankinde, ili tre bongustis! Mi servis kun kirlita kremo, framboj, mirteloj, kaj dolĉa kroata siropo, kiun mi ricevis donace, kaj kies enhavo estas por mi mistero, ĉar mi ne parolas la kroatan. 
Hieraŭ mi manĝis salmon kun verdaj fazeoloj kaj terpoma kaĉo! Tre bongusta manĝo, kaj onidire bona por resaniĝo. Tusado jam maloftiĝis, doloro malaperis, kaj mi komencas repreni perditan forton. Resaluton, vivo! 
… adiaŭ, lito. 
Hieraŭ mi decidis fari omletrizon. Mi kirletis ovojn, kuiris rizon, ekfritis ĝin, kaj alverŝis iom da sojsaŭco. Sed poste mi rimarkis, ke en la sojsaŭca botelo flosas insulo de ŝimo! 
(Tio okazis, ĉar mi ne konservis la sojsaŭcon ĝuste. Mi pensis, ke sufiĉas lasi ĝin en malvarmeta ĉambro, sed oni devas lasi ĝin en malvarmujo, aŭ en simile malvarma loko. Sekvafoje mi faros tion pli bone!) 
Decidinte, ke manĝi la rizon povus esti danĝere, mi forĵetis ĝin kaj kuiris novan. Fritante la novan, mi decidis aldoni keĉupon anstataŭe, sed tiam mi rimarkis, ke mi ankaŭ ne plu havas keĉupon… 
Nu, mi tamen havis tomatan saŭcon en ladskatolo, kaj do mi miksis tiun kun iom da akvo, salo, sukero, kaj spicoj, por fari ion eble similan al keĉupo. (Mi ne scias, kiel oni faras keĉupon!) La rezulta omletrizo estis… tute manĝebla, kaj eĉ iom bongusta! Certe ankaŭ mia plej malfacila omletrizo ĝis nun. 
Dum la pasintaj semajnoj mi iom eksperimentis je preparado de malaja »tirita teo«. Ĝi estas forta nigra teo kun sukero kaj densigita lakto, pri kiu mi eksciis danke al @snowyfox. 
Laŭ mia kompreno, la »tirado« (tio estas alta verŝado) donu ŝaŭmon al la teo. Je mia unua provo, mi havis nur iom da ŝaŭmo, kaj kiam mi provis disverŝi la teon en plurajn tasojn, la ŝaŭmo apenaŭ restis. :gutkato_malĝojeta:
Sed je mia tria provo, la teo akiris tre riĉan ŝaŭmon kaj aspektis tre bele! Vidu foton! 
Kion precize oni faru por havi tian ŝaŭmon? Mi tute ne scias. Sed mi plu eksperimentos! Eble mi eventuale komprenos la sekreton. La teo bongustas ĉiuokaze. 
Semajnfine mi ĝuis filman vesperon, kaj kompreneble devis preni akordan manĝaĵon! Do mi faris krevmaizon, varmigis kolaon, kaj prenis kringojn en ĉokolado. :gutkato_malsata_manĝilaro:
Ĉu ili estis tre bongustaj? Jes ja! 
Ĉu mi prenis tro da sukero kaj kafeino tiutage, longe ne povis ekdormi, kaj fartis iom malbone dum la sekvinta tago? Jes ja. 
Memoru ĉiam manĝi sukeraĵojn nur modere! Se vi ne mortos hodiaŭ, vi povos refoje manĝi ilin modere morgaŭ. 