Hodiaŭ mi helpis familianon pri kristnaskaj donacoj. Mi eĉ sukcesis sendi foton de telefono al surtablo per Bludento! Ne estis facilege trovi la bonan procedon, sed sufiĉis, ke mi persistu. 
Krome, mi ankaŭ helpis samideanon testi ĝian Luanti-servilon. Ni ludis sur ĝi »Kaptu la flagon«. Ĉio funkciis, krom vundado. Tio estis iometa problemo, ĉar neniu povis malhelpi sian malamikon kapti la flagon… krom per reciproka preno de flago. Post tiu oni devis nur atendi, ĝis tempo de la unua flagopreno elĉerpiĝos, kaj kapti la flagon. Tio ne estis tre okazoplena ludo; espereble ĝi ripariĝos. 


