Mi sonĝis, ke mi provis dormi ĉe gastejo, kies ĉambroj havis multmultajn horloĝojn. Mi kuŝis sur lito je la 3-a matene, rigardante la plafonon.
Horloĝo, horloĝo, horloĝo, tuj super mi, alfiksitaj plafonen. Sur la maldekstra muro? Horloĝo, horloĝo, horloĝo. Ili kovris la muron entute, ili simplaj, ornamaj, kunbirdaj, senbirdaj… Penante dormi, mi pensis al mi:
– Devus tre malfacili, reagordi pro somera tempo…
#lang_eo #sonĝo #horloĝo

Edited 156d ago