Pulvosuĉado datumbaza sukcesita! postgres rimarkeble plirapide respondas petojn, nun; kia afabla datumbazo! Mi esperas, ke Mansardo Jamada iom plirapidos, ol freŝe, kaj ke tio daŭros bone. :kato_sur_polvosuĉilo:
Ĉiuokaze, mi ideas manieron densigi/rapidigi la datumbazon eĉ plu. Estos ĉirkaŭpaŝo amuza kaj sagaca, miaopinie. Mi prilaboros tion alitage, sed farinte ĝin, mi nepre fanfaronos priskribos la ĉirkaŭpaŝon!
Ankaŭ ideas manieron pliprecizigi tekstserĉadon; sed tio ankaŭ estas por alia tago. Tiom da planoj!